giovedì 5 ottobre 2017

Preĝo sub la verda standardo

Poemo de Ludwik Lejzer Zamenhof, iniciatinto de la lingvo.

 

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput' religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l'tuta homaro
ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.

lunedì 18 maggio 2009

Gabriele Monzanan Rakonto

Tri amikoj.









En iu antikva itala reg’lando, estis iam iu knabo nomita Dino, kiu havis du amikojn parolantajn en Esperanto, kies no­moj estis Lino kaj Pino. Konsiderante ke Dino ne konis tiun c’i lingvon, kiam li estis kun Lino kaj Pino, ili interparolis ital-lingve. Tamen, dum malmultaj monatoj, Dino, nur au’skultante iliajn paroladojn, facile memoris plurajn vortojn; do, iom post iom, li lernis iomete la lingvon kaj sukcesis interparoli esperante kun Lino kaj Pino. La amuza afero, estis ke li ofte inters’ang’is Esperanton kun la Italo, kau’zante krokodilaj’ojn. Lia afliktig’o, devenis pro la konfuzo - en propra menso – inter la signifoj en Esperanto de pluraj vortoj, kiujn li komprenis kiel se g'i estus en ital-lingvo. Dino ekparolis kun Lino kaj Pino en iu miksaj’o de Esperanto kaj Italo, tiom ke, iun tagon, li demandis al la du amikoj:

- “ Kiamaniere mi parolas la Zamenhofan lingvon? “ , ili respondis:

- “ Iomete! “

- “ Iomete? “ – demandis li: - “ Kion signifas? “

Antau’ ili povis klarigi, Dino diris - itale -:

- “ Hmm... vediamo: io-me-te; ‘io’ da io, ‘me’ da me e ‘te’ da te... Quindi, se ‘io’ è il mio Io e ‘me’ è il mio Es, allora ‘te’ sei un altro...”, formulis li, inter la aliaj ridoj.

- “ Dunque “, konkludis Dino, “ ’iomete’ indicherebbe un discorso psicologico tra il paziente e il suo analista. Giusto? “

- “ Ne! “ – respondis Lino, kiu diris ke - jes! – li mem, bezonintus psikilogon... Poste, li demandis al la amiko, c’u li konsideris Esperanton lingvo por filozofoj; li respondis:

- “ Mi pensas jes, kial ne? Mi havas amikon kiu definas sin mem Filosofo, kaj parolas espe­rante nur por ekspliki siajn filozofajn konceptojn. Li nomig’as Antonio. C’u vi konas lin? “

- “ Ne! “

- “ C’u vi diras nur ‘ne’? “

- “ Jes! “

Pasis la tempo: Dino lernis Esperanton, ne en mizera mezuro, sed granda; tamen, iun maktenon, dum li piediris tra la kampoj por kapti ranojn, li renkontis Linon kaj Pinon kiujn estis tie por la rikolto de majorano; Dino konfuzig’is: li pensis ke ili volis kapti la ranon de majo...

- “ C’u vi ne povos kapti ankau’ la ranon de junio au’ de julio?”

- “ Ne! “ – respondis Lino kaj Pino; eble, ili ne konis alian vorton...

Male de Dino, kiu plivastigis sian vortaron c’iutage. Fakte, li c’iam vortludis, irante tra la ur­beto, kriante:

- “ Mi estas la ‘Vortludanto’! “

Tagtage, Dino trairis la kamparon dirante:

- “Tri tre trinkemaj frataj amikoj trafis trunkon sur iu trotuaro kun iu trufo j’etita per iu trulo! “

Li dau’revagis dum tri horoj, serc’ante Linon kaj Pinon, sed sen ilin renkonti. Iun momenton, li trafis trolon, starantan sur iu trogo, kiel se g’i estus lia trono rotacianta kiel troto. Li haltis, post demandis al Dino:

- “ La pasvorton? “

- “ Kion? “

- “ La pasvorton! “

- “ Mi ne scias. “

- “ Do, respondu al mi: la scivolema sciuro sekvis la aǔtoron, ĉu vi tion-ĉi scias? “

- “ Eh? Che razza di... “

- “ Respondu! “ – ordonis la trolo. Neniun respondon la knabo konis; do li ekpensis ion:

- “ Bone “, diris Dino, “ la oleoj el ajlo jam je junio junas. “

- “ Bonege! “, diris la trolo, “ kaj nun, se vi konas la duan pasvorton, vi povos iri al la kortego de la reg’ ino Margarita, kie viaj amikoj jam vin atendas...”

Perpleksa, Dino au’skultis g’in:

- “ C’u s’i c’iam c’e c’io rug’ig’as ? “

- “ Ehm... Jes, sed nur se s’i, la reg’ino Margarita, scias c’u c’i-scene la sklavo s’telos la sceptron al reg’o Petro. “

La trolo, saltis de sur la trogo, surprizita:

- “ Nun, vi estas rekrutiginda. La milito vin alvokas; reg’o Petro, nia patro, permesas al vi partopreni, nepre preni por la entreprenon. “

La trolo, kondukis Dinon c’e la reg’inon: s’i, s’ue starante, sens’eligis s’osojn. Kiam al s’i, Dino estis prezentita, s’i g’oje akceptis liajn vortludojn c’ar, tiamaniere, s’i povis havi s’ancon serc’i s’ercon kun iu. Bedau’rinde, malmulte dau’ris la viziton, c’ar Dino, Lino kaj Pino devis iri al la rekrutejo, por esti rekrutataj. Kiam el propra kortego, foriris la knabo Dino, multeploris Margarita, la gaja reg’ino; do, Petro, s’ia edzo, s’in riproc’is tiamaniere:

- “Ho, mia reg’ino: ne trinku la g’inon; ne plu ploru, plorulino, pro via propra plezuro!...”

La tri amikoj, kondukitaj sur la pinton de iu monto, nomita Montopinto, trovis tie tro da rekrutindaj, ne tro kontentaj esti tie, sur la pinto de tiu monto, male de niaj tri amikoj, kontentaj ne esti la nuraj knaboj c’eestantaj tie; ili vidis, ke nur du viroj ekzamenis c’iujn: iu rekrutisto kaj iu monah’o.

- “Kial la c’eesto de monah’o? “ – demandis Pino, c’iujn.

- “ C’ar “, c’iuj respondis lin h’ore, “ la rekrutisto instigas nin flugi, transsaltante tiun c’i krutaj’on fronte de ni. “

- “ Che cosa? “ – ekkriis Dino, itale.

- “ Jes, estas la vero...”

- “ Sed, ni ne volas flugi, por fali suben! “ – respondis Lino.

- “ Estas por tio, la c’eesto de monah’o”, konkludis iu: “ li preg’as por ni! “

- “ Ho-ho-ho: nur nun, mi komprenas la signifon de tiu afis’o sur la rando de c’i vojo: - la krutaj’o, por la rekrutado! - “

- “ Re-krutado?” - demandis Dino – “ Cos’è il nome d’un monarca? “

Kiel ciam, Lino kaj Pino respondis: - “ Ne! “ –

Tiu tago estis j’au’de: la unuaj knaboj transsaltis la pinton, kriante - en h’oro - :

- ‘ Oni devas por la reg’ino! ‘ – kiam la monah’o kunekriis - de koro - :

- ‘ Kaj ankau’ por la Sinjoro! ‘ –

La tri amikoj, rezignacie, diris:

- “ Nun estas nia horo... “

Sed, kiam la monah’o au’skultis la eh’on, g’i respondis:

- “ La knaboj estas oro! “

- ‘Por la malkudritaj kudreroj de la tajloro!‘, murmuris la monah’on; h’aoso regis en la monah’a spirito, kiam la eh’o respondis tiel. Kial, la eh’o respondis malsame de li? Kia eh’o estis? Poste, li komprenis: estis la kutima eh’os’ang’o de c’iu-j’au’do...

La unuaj knaboj jam rulig’is lau’ la kruto, saltis, flugis kiel flagoj, finfine kaptis kanariojn sur iu kanaro, kiam Dino, Lino kaj Pino kunesaltis malsupren; rulig’ante, ili ekvidis multajn aferojn: iu truto en iu tubo de tufo, tuj kaptita per unu pufo pafita de Lino; dum Lino mang’is la truton, falante kaj flugante lau’ la monto, Dino kaj Pino mang’is du krespojn sur du krestoj de iu s’nurponto. Pino, kuris kaj saltis rivereton, serc’is tualeton malantau’e iu dometo, mantenante lian naztukon en sia maneto, kaj trotante kiel iu trunko, sed sen truko, frapita de iu trufo j’etata per iu trulo ene iu truo... Kiam, finfine la knaboj alvenis valfunde, c’iuj devis ekkuri, c’ar ilin sekvis iu tau’ro, nomata Mau’ro, kiu fug’is de la tajdo kiu antau’is la tajfunon, kiu tajlis la kostan kostumon de la tajloro sur la tau’ga s’ultro...

C’e la alvenpunkto, la rekrutisto rekrutis c’iujn, sed ne antau’ ol ili konis la novan pasvorton:

- “ Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn. “

Lacaj, Pino diris al la aliaj du pri ili tri:

- “ Ni vere estas unu bela teamo! “ – Kaj Dino respondis, itale:

- “ A bello: te amo a chi?... “ (Fine ).

Mitico Gabry!

sabato 11 aprile 2009

LA ESPERO


En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.


mercoledì 11 marzo 2009

SED NUR FRAGMENTO

Sed nur fragmento

de Trevor STEELE

recenzis Don Harlow


STEELE, Trevor: Sed nur fragmento. Chapecó: Fonto,1987. 448p. Bindita.

Inter la epoko de Koperniko kaj tiu de Einstein, la universo estis nete meĥana; oni supozis, ke, provizite de ĉiuj koncernaj donitaĵoj, oni povus antaŭdiri la tutan estontan disvolviĝon de ĉio. Post Einstein aperis la kvantumikistoj, i.a. Planck kaj Heisenberg kaj Schrödinger kaj Hawking, kiuj per la Principo de Necerteco lezis tiun meĥanecon. Kaj nuntempe grandparte regas la disciplino de Ĥaoso. En iu vera senco, nia kompreno de la universo revenas al siaj radikoj: la mistikismo.

Ĉi tiu romano spegulas la saman evoluadon, sed pere de la vivo de unusola homo: Barono Nikolaj Ivanoviĉ Maklin. En tiuj 448 pagoj, kaj nur kelkaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engaĝiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco ... de sensignifeco ĝis la fina plenumiĝo: la morto.

Kiel juna studento, mistuŝita de la politikaj timoj de la cara registaro en Peterburgo kaj forte influita de unu sola meĥanista verko, La senenigma universo, Maklin migris al Heidelberg, kie li trovis sin en la grupo de disĉiploj ĉirkaŭ la fortpersoneca kaj meĥanisma sciencisto Kehl. Poste, dediĉante sian vivon al aldono de eroj al la "granda mozaiko" de la Kehl-a scienco, Maklin pluvojaĝis al "Verda Insulo" (Nov-Gvineo) por tie antropologi, nur poste ekkonsciante, ke la rusa registaro, en la persono de lia mecenato Ĉefduko Dmitrij, volas uzi lin kiel trojan ĉevalon por aneksi la insulon. Ĝuste je lia alveno sur "Verda Insulo" komenciĝas la romano, kiu sekvas lin tra jaro sur la insulo, ekposteniĝo kiel estro de scienca stacio apud Brisbano en Kvinslando, kaj fine denove sur la Verda Insulo, kie li devas trovi ian metodon por protekti la tieajn homojn, kiujn li antaŭe lemis ami kaj -- li supozas -- kompreni, kontraŭ la imperiismo de la bismarka Germanio kaj la rabemo de la aŭstraliaj homkaperistoj. Maklin ankaŭ lernas, ne pri virinoj, sed pri siaj propraj reagoj al ili, unue -- kaj fine -- en la persono de la bela verdinsulanino Ponigala, sed pli grave per enamiĝo kun Belinda Horne, la amatino de unu el liaj plej karaj amikoj, la juna angla instruisto kaj Kehl-ano Tom Layton. Liaj rilatoj kun la verdinsulanoj, kaj liaj postaj konstatoj pri la situacio de la aŭstraliaj indiĝenoj, kondukas lin de senpartia objektiveco ĝis iu humaneca konduto, kiel bone montras la afero de Dinosaurus Kalgulamanensis. Kaj plej grave, lian sintenon al la universo influas diversaj eventoj tute eksteraj al la Kehl-a mondvido, de la terura "nokto de Kodi" tra la meĥanece neklarigeblaj kapabloj de Belinda (kies kompreno pri la naturo de la universo estas konsterne simila al tiu de la recenzanto) ĝis la eksterordinaraj eventoj sub la tendego de la duone analfabeta usona pastro Elmer Zebediah Butler (ĉu "Elmer Gantry"?).

La romano estas multe pli bunta kaj eventoplena ol mi povas ĉi tie skizi ĝin. Mi taksas ĝin unu el la plej bonaj romanoj ĝis nun aperintaj en Esperanto.


mercoledì 11 febbraio 2009

Kerguelen

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
satelita foto
La "ĉefurbo" de la insularo

Kerguelen estas insularo en la Hinda oceano, apartenas al la Francaj Sudaj Teritorioj. La areo de la insularo estas 7215 km². Ne estas konstanta loĝantaro tie, tamen ĉiam loĝas 50-100 personoj (ĉefe sciencistoj). Koordinatoj 49°50 S, 70°30 E. La areo de la ĉefa insulo (kiu ofte estas nomata Kerguelen samkiel la tuta insularo) estas 6993 km².

Kronologio:

  • 1772: Yves Joseph de Kerguélen-Trémarec malkovris la insularon.
  • 1776: La ŝipoj 'Resolution' kaj 'Discovery' de kapitano James Cook vizitis la insularon.
  • 1799: La unua balenĉasisto alvenis.
  • 1874: Diversaj sciencaj ekspedicioj pro astronomaj mezuradoj.
  • 1877: Brita kompanio komencas elfosi karbon. Pro la malbona kvalito de la karbo la entrepreno fiaskis.
  • 1893: Francio aneksis la insularon.
  • 1908-1929: La 'Compagnie des Iles Kerguelen' estas fondita kiel stacio por balenĉasistoj.
  • 1940-1945: Dum la Dua Mondmilito Kerguelen estis malgranda germana mararmea bazo. La germanaj ŝipoj "Komet" kaj "Pinguin" vizitis la ĉefinsulon.
  • 1940 La germana helpkrozero "Atlantis" vizitis la ĉefinsulon.
  • 1949: Ekde ĉi tiu jaro troviĝas en la haveno Port-aŭ-Français permanenta scienca stacio.

[redakti] Naturo

Pro malproksimeco de aliaj insuloj aŭ teritorioj kaj izoliteco estas en tiu insularo multaj endemismoj, kiuj ekzistas nur tie, kiel la Kergelena ŝterno.

[redakti] Eksteraj ligiloj

martedì 1 aprile 2008

OLISMO (1)

1 - LA UNIVERSO La universo estas unueca, unu sola vivanta energio, oceano el konscio, kiu esprimiĝas kaj evoluas laŭ diversaj dimensioj kaj niveloj: materiaj, energiaj, mensaj kaj spiritaj. La kosma-religia sento estas la plej forta kaj nobla motivo de la scienca esplorado. Albert Einstein.
La tuta universo devas esti komprenata kiel ununura nedividita tutaĵo. David Bohm
Ne plu ŝajnas, ke la vivo estas fenomeno emerĝanta el la universo - sed la universo mem ŝajne iĝas ĉiam pli vivanta. Erich Jantsch
La universo estas unika kampo. La kampo estas la oneness (2) de la universo. La oneness estas la triumfo de la unueco, la unueco de la mondo: ĝi diras, ke la mondo estas UNU, kaj ĉiuj eroj kaj fenomenoj estas aspektoj de la oneness . Giuliano Preparata
La ideo pri universala Menso aŭ Logos estus, laŭ mia opinio, konsidero tute kredinda en la nuna stato de la scienca teorio; aŭ almenaŭ en harmonio kun ĝi. Sir Arthur Eddington
2 - MATERIO-SPIRITO Materio kaj konscio estas aspektoj de unu sola estaĵo. Korpo, vivo kaj spirito estas manifestaĵoj de la unueco. La konscio estas la unuavica realo. Eugene Wigner (Nobel-premiito pri fiziko)
La konscio estas implice enteksita en la tuta materio, kaj la materio estas enteksita fare de la konscio. David Bohm
Ĉio estas konscia kaj vivanta. Aurobindo _________________________________________________________________ (1) olismo (de la helena òlos: nedividita tuto, integro): biologia teorio asertanta, ke ĉiu organismo estas unu tuto, supera je la sumo de ties partoj. La terminon oni uzas ankaŭ en filozofio, sociologio ks por esprimi analogan koncepton pri nia tuta mondo. (2) oneness (angle): unueco, unikeco, identeco. La plej eta polvero estas solidara kun la tuta sunsistemo kaj estas de ĝi trenata laŭ la nedividita descenda movo, kiu konsistigas la materiecon; tiel same ĉiuj organikaj estaĵoj, ekde la plej humila ĝis la plej perfekta, ekde la unua viv-origino ĝis nia epoko, samkiel en ĉiuj lokoj kaj tempoj, nenion alian faras ol riveli al niaj okuloj ununuran puŝon, kun direkto mala ol tiu de la materio, kaj en si mem nedividebla … Ĉio okazas, kvazaŭ vasta konscio-fluo estus penetrinta en la materion. Henry Bergson (Nobel-premiito pri literaturo).
Estis kvazaŭ domoj, pordoj, temploj kaj ĉiu estaĵo estus komplete malaperintaj, kvazaŭ nenio plu ekzistus ie ajn. Tio, kion mi vidis, estis maro el lumo, senfina kaj senborda; maro, kiu estis konscio. Ramakrishna
La Dia Spirito estas neelĉerpebla Beateco. Ĝia korpo estas farita el sennombraj teksaĵoj el lumo. Yogananda Paramahansa
La spirito estas samtempe ĉie. La Kreinto loĝas simultane en la tuta universo. Oni povas ekkoni la Senfinon nur per kapablo superanta la racion, enirante en staton, kie la limigita egoo ne plu ekzistas: en ĝi la dia esenco montriĝas al ni. Tio ĉi estas la ekstazo. Ĝi estas la liberiĝo de la menso disde sia limigita konscio. Estulo povas ekkoni nur sian similulon; tiumomente, kiam oni ĉesas esti limigita, oni unuiĝas kun la Senlimo. Ramana Maharŝi
3 - KONSCIO La konscio estas Unu, ĝi estas la sankta centro de la ekzistado. La konscio implikas amon, unuecon, ordon, koheron, sinkronecon, kreskon. La konscico estas la primara realaĵo. Eugene Wigner (Nobel-premiito pri fiziko)
La tuta mondo estis nur radianta muziko, mirinda ritmo: la domoj, la paŝantaj homoj, la ludantaj infanoj, ĉio sajne partoprenis en luma tutaĵo. Rabrindanath Tagore (Nobel-premiita pri literaturo)
La kosmo ne estas farita el morta materio, sed ĝi estas vivanta ĉeestaĵo; la homa animo estas senmorta; la universo estas kunmetita kaj ordigita tiamaniere, ke sendube ĉiuj ĝiaj estaĵoj kune agadas por la plejbono de ĉiu aparta el ili, kaj de ilia tuto; la fundamenta principo de la mondo estas tio, kion ni nomas amo. Bucke
La propra naturo de la Sinjoro estas la Konscio. Abinavagupta (el “Tantrasara”)