martedì 1 aprile 2008

OLISMO (1)

1 - LA UNIVERSO La universo estas unueca, unu sola vivanta energio, oceano el konscio, kiu esprimiĝas kaj evoluas laŭ diversaj dimensioj kaj niveloj: materiaj, energiaj, mensaj kaj spiritaj. La kosma-religia sento estas la plej forta kaj nobla motivo de la scienca esplorado. Albert Einstein.
La tuta universo devas esti komprenata kiel ununura nedividita tutaĵo. David Bohm
Ne plu ŝajnas, ke la vivo estas fenomeno emerĝanta el la universo - sed la universo mem ŝajne iĝas ĉiam pli vivanta. Erich Jantsch
La universo estas unika kampo. La kampo estas la oneness (2) de la universo. La oneness estas la triumfo de la unueco, la unueco de la mondo: ĝi diras, ke la mondo estas UNU, kaj ĉiuj eroj kaj fenomenoj estas aspektoj de la oneness . Giuliano Preparata
La ideo pri universala Menso aŭ Logos estus, laŭ mia opinio, konsidero tute kredinda en la nuna stato de la scienca teorio; aŭ almenaŭ en harmonio kun ĝi. Sir Arthur Eddington
2 - MATERIO-SPIRITO Materio kaj konscio estas aspektoj de unu sola estaĵo. Korpo, vivo kaj spirito estas manifestaĵoj de la unueco. La konscio estas la unuavica realo. Eugene Wigner (Nobel-premiito pri fiziko)
La konscio estas implice enteksita en la tuta materio, kaj la materio estas enteksita fare de la konscio. David Bohm
Ĉio estas konscia kaj vivanta. Aurobindo _________________________________________________________________ (1) olismo (de la helena òlos: nedividita tuto, integro): biologia teorio asertanta, ke ĉiu organismo estas unu tuto, supera je la sumo de ties partoj. La terminon oni uzas ankaŭ en filozofio, sociologio ks por esprimi analogan koncepton pri nia tuta mondo. (2) oneness (angle): unueco, unikeco, identeco. La plej eta polvero estas solidara kun la tuta sunsistemo kaj estas de ĝi trenata laŭ la nedividita descenda movo, kiu konsistigas la materiecon; tiel same ĉiuj organikaj estaĵoj, ekde la plej humila ĝis la plej perfekta, ekde la unua viv-origino ĝis nia epoko, samkiel en ĉiuj lokoj kaj tempoj, nenion alian faras ol riveli al niaj okuloj ununuran puŝon, kun direkto mala ol tiu de la materio, kaj en si mem nedividebla … Ĉio okazas, kvazaŭ vasta konscio-fluo estus penetrinta en la materion. Henry Bergson (Nobel-premiito pri literaturo).
Estis kvazaŭ domoj, pordoj, temploj kaj ĉiu estaĵo estus komplete malaperintaj, kvazaŭ nenio plu ekzistus ie ajn. Tio, kion mi vidis, estis maro el lumo, senfina kaj senborda; maro, kiu estis konscio. Ramakrishna
La Dia Spirito estas neelĉerpebla Beateco. Ĝia korpo estas farita el sennombraj teksaĵoj el lumo. Yogananda Paramahansa
La spirito estas samtempe ĉie. La Kreinto loĝas simultane en la tuta universo. Oni povas ekkoni la Senfinon nur per kapablo superanta la racion, enirante en staton, kie la limigita egoo ne plu ekzistas: en ĝi la dia esenco montriĝas al ni. Tio ĉi estas la ekstazo. Ĝi estas la liberiĝo de la menso disde sia limigita konscio. Estulo povas ekkoni nur sian similulon; tiumomente, kiam oni ĉesas esti limigita, oni unuiĝas kun la Senlimo. Ramana Maharŝi
3 - KONSCIO La konscio estas Unu, ĝi estas la sankta centro de la ekzistado. La konscio implikas amon, unuecon, ordon, koheron, sinkronecon, kreskon. La konscico estas la primara realaĵo. Eugene Wigner (Nobel-premiito pri fiziko)
La tuta mondo estis nur radianta muziko, mirinda ritmo: la domoj, la paŝantaj homoj, la ludantaj infanoj, ĉio sajne partoprenis en luma tutaĵo. Rabrindanath Tagore (Nobel-premiita pri literaturo)
La kosmo ne estas farita el morta materio, sed ĝi estas vivanta ĉeestaĵo; la homa animo estas senmorta; la universo estas kunmetita kaj ordigita tiamaniere, ke sendube ĉiuj ĝiaj estaĵoj kune agadas por la plejbono de ĉiu aparta el ili, kaj de ilia tuto; la fundamenta principo de la mondo estas tio, kion ni nomas amo. Bucke
La propra naturo de la Sinjoro estas la Konscio. Abinavagupta (el “Tantrasara”)